lukso

*luks/o¹

  1. Kutima uzado de rafinita kaj multekosta nutraĵo, vesto, meblaro, vivmaniero: kortega lukso (B); grandsinjoraj homoj naskitaj en lukso (Z); oni povis vidi en ili bataladon [...] de revo pri lukso kontraŭ la profunda mizero (Z); mi estis juna, bela, alkutimiĝinta al lukso kaj nenionfarado (Z); (aparte, tiuj rafinitaĵoj mem) imposto pri lukso; sed tiu ĉi zorgado pri pli granda mallongeco jam estos ne neceso, sed lukso (Z) (io malhavebla); reĝa mumio, ĉirkaŭita de granda lukso (Z).
    pompo, soleno, mondumo. [VIDU] veluro.
  1. (f) Ekstera, vivoriĉa brileco: la tuta lukso de la arbaro (Z); (f) ŝajnas doni specialan lukson al skriboj, se oni enmetas latinaĵon en ili (Z).
  • luksa
    1. Enhavanta, elmontranta lukson: luksa eldono, modelo de aŭtomobilo; luksaj purpuraj kurtenoj (Z); luksa vesto (Z), kaĝo (Z), loĝejo (B); gastoj ricevis luksan regaladon (Z); estu malbenitaj, ke vi festenas ĉe luksaj tabloj! (X); mi ne povas permesi al mi tian luksan malavarecon (Z); vivi larĝe kaj lukse (Z).
    1. (f) Brile vivoplena, ornamriĉa: la luksa grundo de Hispanujo (Z); post la luksa regiono komenciĝas nur nepenetrebla arbaro (Z); luksa tulipo (Z); ĉiuj floroj staris en plej luksa florado (Z); marĉoj fariĝis luksaj herbejoj (Z); de la sovaĝaj ĝis la plej luksaj rozoj (Z); lukse verda herbotero (Z).
  • luksaĵo
    Luksa objekto.
  • luksaĵeto
    Arta malgranda objekto, per kiu oni ornamas etaĝerojn, kamenbretojn ktp.
  • neluksa
    Ne havanta pli da ornamo, brilo ktp, ol necese: mendu por mi neluksan, sed komfortan ĉambron en modesta hotelo.
  • malluksa
    Havanta kvaliton malsuperan al la normala: malluksa nutrado (Z); malluksa lito (Z).
  • luks/o²
    [FIZIKO] Unuo de lumiga intenso en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simbolo: lx; difino: 1 lx = 1 lm/m² (lumflukso de unu lumeno al areo de unu kvadratmetro).

    luksx


    Iel rilatitaj:

    apoteozx aĉetx brilx domx kandelx kastelx loĝx modestx riĉx salonx simplx