envii

*envi/i (tr)

  1. Deziri havi tion, kion alia posedas: envii ion al iu (Z); kion mi ne scias, tion mi ne envias (Z); la princoj povis envii al ili (B); elokventeco, kiun multaj envius al li; plej enviata trezoro.
    avidi.
  1. Senti malĝojon k malamon kontraŭ iu, kiu posedas ion, kion oni mem malhavas: envii iun pro io (Z); envii la riĉulojn; ne enviu la malvirtulojn (X); malgrandaj nacioj povas nin envii (Z); se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius (Z); Efraim ne envios Jehudan (X); mi estis enviata de li jam de niaj lernojaroj.
    ĵaluzi.
  • envio
    Sento de envianto: feliĉo k riĉo envion elvokas (Z); envio estas puŝo en la ostoj (X); malaperos la envio kontraŭ Efraimon (X); la reciproka envio de la popoloj (Z); envio al iu pri io; morti de envio.
  • envia
    Rilata al envio: envia moko sukceson ne detruas (Z).
  • enviema
    Inklina al envio: homo enviema rapidas al riĉeco (X); enviemo kondukas al plej malnoblaj agoj.
  • enviigi
    Fari, ke iu enviu: pli bone estas enviigi, ol kompatigi (Z).
  • enviinda
    Meritanta envion: enviinda feliĉo, artisto, amanto.
  • enviulo
    Tiu, kiu facile envias.
  • malenvii (Z)
    Ne envii, volonte fordoni (ion al iu).
  • senenvie
    Sen ia bedaŭro, malavare, larĝakore.

    envii


    Iel rilatitaj:

    afekcix dezirx riĉx volx