ĉarto

ĉart/o

  1. [HISTORIO] Mezepoka dokumento, registranta rajtojn aŭ difinanta profitpartojn: ĉarto de komunumo, abatejo.
  1. [POLITIKO] Akto, sur kiu baziĝas la politika sistemo de lando, la principoj de interŝtata organizaĵo ks: la Granda (C)ĉarto de Anglujo (1215); la ĉarto de UN.
  1. [JURO] Kontrakto inter la luanto k la luiganto de ŝipo aŭ aviadilo, por transporto de varoj aŭ pasaĝeroj: portempa, porvojaĝa ĉarto.
  • ĉarti (tr)
    Lupreni ŝipon aŭ aviadilon per ĉarto.
  • ĉartaro
    [HISTORIO] Libro, en kiu estis manskribitaj la ĉartoj de persono, komunumo ks.
  • ĉartejo
    [HISTORIO] ĉambro, kie oni konservis la ĉartojn.
  • ĉartigi
    Ludoni ŝipon aŭ aviadilon per ĉarto.
  • ĉartisto
    Erudiciulo pri la Mezepokaj ĉartoj.

    Iel rilatitaj:

    aktx aviadx dokumentx kontraktx rajtx