privilegio

*privilegi/o


Aparta rajto aŭ favoro, koncesiita al iu ekster la komuna rajto: la privilegioj de la klerikaro, nobelaro; la aŭtoro (de E.) ne havas jam la privilegion fari ŝanĝojn laŭ sia opinio (Z); neniu havas super tiu ĉi lingvo ian personan privilegion (Z); domo, en kiu ankaŭ la virina linio nobeligas, kaj kiu, dank' al tiu bela privilegio, faros viajn infanojn nobeloj (Z); (f) la privilegioj, kiujn havas la edzoj, estas teruraj por amanto, kiu vere amas (Z).
monopolo, prerogativo.
  • privilegia
    Rilata al privilegio: privilegia rajto; privilegiaj akcioj.
  • privilegii (tr)
    Doni privilegion al iu: tiu gento, kiun vi privilegios, [...] per teroro silentigos la aliajn (Z); ĝis kiam vi jukos maljuste kaj privilegios la malvirtulojn? (X); kiam malaperos la privilegiiteco de tiu aŭ alia religio (Z).
  • privilegiulo
    Tiu, kiu ĝuas privilegion: la privilegiuloj de la riĉeco.

    Iel rilatitaj:

    aristokratx brevetx rajtx