asigni

  • Disponigi ( rimedojn) por aparta celo: la registaro asignis milionojn al la batalo kontraŭ tuberkulozo; asigni al iu salajron (Z), renton; la tuta sumo de la vendado estas asignita al la reeldono; [komputiko] asigni memoron por datenoj; [komputiko] malasigni memoron.
    atribui, ĝiri.
  • [juro] Oficiale al·voki antaŭ tribunalon: asigni debitoron; la asignito ne aperis antaŭ la kortumo.
  • asigno
    Dokumento, per kiu oni asignas ion aŭ iun.
    mandato.
  • asignisto
    Jura oficisto, kiu transdonas la formulon de asigno al la asignito.
    ekzekuciisto.
  • bankasigno
    [komerco] Skriba komisio k rajtigo al banko pagi, por la konto de la komisiinto, al la montrita persono la difinitan sumon skribitan en la dokumento.

    Iel rilatitaj:

    atribux disponx ekzekucix jurx komisix kortumx mandatx rajtx rimedx sumx tribunalx vokx ĝirx