sankcio

*sankci/o


Ago de aŭtoritata instanco, kiu konstatas la konformecon aŭ nekonformecon de ies ago kun difinitaj normoj, kaj konsekvence:
  1. Konfirmo aŭ aprobo fare de aŭtoritata instanco: la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de registaro (Z); al la registaroj restus nur doni sian sankcion al fakto jam plenumiĝinta (Z); tiuj ĉi provoj estis fonditaj sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun ĝojo kaj unuanime donos al ili sankcion (Z); en ĉiu alia lingvo tiu ĉi duba demando estus decidata per la sankcio de l' uzado (Z); ricevi definitivan sankcion (Z).
  1. [JURO] Rimedo, aplikata por devigi homojn obei leĝon: kriminaljura sankcio.
  1. [JURO] Rimedo, aplikata laŭ internacia juro por devigi ŝtaton submetigi al decido de internacia organo: unu el la sankcioj de UN kontraŭ Serbio estis embargo je armiloj (M).
  • sankcii (tr)
    Doni sankcion al io: kun la propono, ke la kongreso sankciu tiujn ĉi verkojn kiel Fundamenton (Z); decidoj de la Komitato sankciitaj de la Kongreso (Z); (f) laŭ la kontrakto sankciita de la rajt' kaj moro (Z).

    Iel rilatitaj:

    amen aprobx rajtx