lanugo

*lanug/o

  1. Tre delikata, maldika kaj malpeza plumaro, kovranta la ventron de la birdoj sub la pli dikaj plumoj: kusenoj el lanugo de molanasoj (Z); ŝaŭmo simila al cigna lanugo (Z).
  1. Tre delikata hararo, unuafoje kreskanta sur la lipoj, vangoj kaj mentono de junuloj: de post la momento, kiam la patrino-naturo aperigas sur ilia supra lipo la unuan lanugon [...] (Z).
  1. [BOTANIKO] Mola harkovraĵo de iuj plantoj aŭ plantpartoj, ekz. la lanugo de persiko, la semlanugo de kotonujo.
  • lanuga
    Prezentanta lanugon aŭ ion similan: lanuga kuseno; lanugaj vangoj; lanugaj folioj; pasadi sur lanuga herbokovro (Z) (mola kiel lanugaĵo); la branĉoj lanugaj de neĝo (Z).
  • lanugaĵo
    Litkuseno, plenigita de lanugo: tra la dudek matracoj kaj la dudek lanugaĵoj ŝi sentis la pizon (Z).
  • lanugero
    Plumo el lanugo: ŝi estas tiel malpeza, kiel lanugero (Z).
    plumono.

    lanugo


    Iel rilatitaj:

    neĝx plumx