lameno

lamen/o (4)

  1. a) [TEKNIKOJ] Mallarĝa, tre maldika plato: ŝtala, ligna lameno; balenlameno (
    barto); martelitaj kupraj lamenoj (Z); lameno de anĉo; lameno el ligno, vitro, ardezo, glimo, kaŭĉuko.

b) [BIOLOGIO] Muntovitro.
  1. [ANATOMIO] [BOTANIKO] Samforma parto de iuj organoj: kribrila lameno (parto de etmoido: lamina cribrosa); lamenoj de fungoj (faldoj lamenformaj, himenikovritaj, lokiĝintaj sur la malsupra flanko de la ĉapelo de multaj bazidifungoj;
    fungo); lamenoj de la brankoj de duvalvuloj.
  1. [BIOLOGIO] Maldika tavolo interne de ĉelo aŭ inter ĉeloj: [BOTANIKO] meza lameno (pektina lameno inter du vegetaĵaj ĉeloj, ambaŭflanke tegitaj de ilia ĉelmuro).
  1. [PRAHISTORIO] ŝtonsplito, kies longo estas pli ol duobla de la larĝo.
  • papireca lameno, orbita lameno
    [ANATOMIO] (lamina orbitalis) Tre maldika lameno de la etmoido en la orbito.
  • lamena
    Prezentiĝanta sub formo de lameno (j).
  • lamenaro
    Aranĝo de lamenoj: [ELEKTRO] lamenara ferkerno (la kerno de elektromagneto, transformilo kc, konsistanta el feraj lamenoj, izolite metitaj unu sur alian).
  • lameneto
    1. Eta lameno.
    1. [BIOLOGIO] Kovrovitro.
  • lamenigi
    Platigi en lamenojn aŭ detranĉi en foliojn.
    laminati, marteli, malei.
  • lamenigebla
    [TEKNIKOJ] Tia, ke oni povas ĝin lamenigi.
  • lameniĝi
    Apartigi sub formo de lamenoj (pp roko ktp).
  • lignolameno
    Tre maldika lignotranĉaĵo (0,6-2 mm), uzata por fabriki kruclignon aŭ kiel dekoracia tavolo por mebloj. SIN. lignofolio. [VIDU] plaki.

    lameno


    Iel rilatitaj:

    alx dekurx ferx meblx plumx