balai

  1. Forŝovi ( polvon, malpuraĵon ks) per speciala ilo, konsistanta el fasko da vergetoj aŭ haregoj: balau la mortintajn foliojn; balai la sablon de sur la perono; (abs) se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo (Z) ( [VIDU] metio).
  1. Purigi per tia ilo: balai la plankon, ĉambron; la stratoj estas balaitaj (Z); la ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita (Z).
  1. (f) Dispuŝi, perforte forigi: vento balaas la nubojn; la venkinta partio balais la opozicion; mi balaos ĝin per balailo de pereigo (X).
    skrapi, ŝvabri.
  • balaado
    Ago de iu, kiu balaas.
  • balaaĵo
    1. Tio, kion oni balaas: la amatinon oni ne plu rekonas, se oni ŝin renkontas en barelo de balaaĵo (Z); balaaĵon el korto eksteren ne elportu (Z) (ne elmontru viajn malbonajn intimaĵojn. [VIDU] lavi).
    1. (f) Senvaloraĵo.
      for· ĵetaĵo, rubo.
  • balaaĵujo
    Kesto, ujo, en kiun oni provizore kolektas la balaaĵon: la pecetoj de la argila porko estis ĵetitaj en la balaaĵujon (Z).
  • balailo
    La speciala ilo por balai: nova balailo bone balas (Z); sidi kiel muso sub balailo (Z) (absolute silenti); [botaniko] balailo de sorĉistinoj (SIN. fefasko).
  • balaisto
    Tiu, kiu metie balaas.
  • balamaŝino
    Aŭtomobila veturilo, provizita per rotacianta balailo en formo de cilindro.
  • elbalai , forbalai
    Forigi, balaante: la vento forbalais ĝin trans la ŝiprandon; (f) mi elbalaos Baaŝan k lian domon (X); malnovaj pensmanieroj estos forbalaitaj.
  • minbalai (tr)
    Fari navigsekura, forprenante la minojn per speciala ŝipo: minbalai ŝanelon.
  • plumbalailo
    Malgranda balailo, konsistanta el plumoj fiksitaj ĉe tenilo, k uzata por senpolvigi meblojn ktp.
    polvo· suĉilo.
    balai

    balai


    Forbalai ĉiujn obĵetojn. La ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita. La venkinta partio balais la opozicion. La vento balaas la nubojn. Malgrasa kiel skeleto, kiel balailtenilo. Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la urbo estos ordo.
    bagatelo. balai : per ilo el tigoj aŭ fadenoj (balailo) forŝovi malpuraĵojn. balasto. dispuŝi. forpuŝi. forĵetaĵo. malpuraĵon. perforte forigi. plumbalailo. polvon. pura : tio kaj nenio alia; senmakula; lavita, balaita. rubo. senvaloraĵo.
    pura. puŝi.

    Iel rilatitaj:

    balastx brosx domx for lavx meblx plumx polvx purx puŝx rubx skrapx suĉx ĵetx ŝvabrx