koketa
*koket/a
(iu) Penanta plaĉi, precipe al eventualaj seksaj partneroj, per elegantaj vestoj kaj logaj manieroj: esti koketa antaŭ, kontraŭ iu; koketa ĉambristino; (f) koketa okulumado.
flirtema. [VIDU] galanta. kokete
En koketa maniero: ŝi ŝajnigas sin kokete naiva (Z); kokete rideti (B). koketi (tr)
Peni plaĉi, precipe al eventualaj seksaj partneroj, per sia eksteraĵo kaj konduto: koketi al iu; vane ŝi koketis la malvarman junulon (B); pro tio, ke la filinoj de Cion iras kun etendita kolo kaj malmodesta rigardo, iras kaj koketas [...] (X); (f) artistoj kiuj koketas kun si pri sia verko, se ĝi eĉ estas malbela (Z).
amindumi, dandi. koketado
Ago de iu, kiu koketas: ŝi estas teda pro siaj ĉiamaj koketadoj. koketeco
Eco de iu koketa: majoro Plut per troa koketeco turnas sur sin la tempeston (G). koketulino (Z)
Virino koketa: ludi la koketulinojn (en teatro). RIM. 'galanteco' aperas precipe en agoj kaj konduto, 'koketeco' en vestoj kaj gestoj; el tio sekvas, ke 'galanteco' estas precipe aktiva, 'koketeco' precipe pasiva.
Iel rilatitaj:
agrablx
plumx
seksx
vestx