borderi

  1. Garni per ornamaĵo la randon de tuko, drapo, vesto ks: borderi kolumon per pelto, ĉemizon per punto.
    orli
  1. Garni la randon de io ajn, por ĝin plifortikigi: borderi reton per ŝnuro; borderi bedon, trotuaron per ŝtonoj.
  • bordero
    1. Tio, kio borderas: bordero el galono, rubando; bordero el bukso ĉirkaŭ bedo; borderon havis la aperturo (de la tuniko), por ke ĝi ne disŝiriĝu (X); (f) oni vidis la tutan rondan lunon, kiel blue-grizan globon kun ora bordero (Z).
    1. [HERALDIKO] Larĝa strio, situanta laŭlonge de la tuta ŝildrando, tuŝante ĝin.
  • borderita
    ĉirkaŭigita per bordero 2.
    borderi

    borderi


    Iel rilatitaj:

    garnx ornamx randx ĝardenx