boso

  1. [ ARKITEKTURO] elstaraĵo, kruda aŭ prilaborita, lasita sur la ekstera surfaco de ĉiu ŝtono en muro, kiel reliefa ornamo: rustika, vermosimila, diamantsimila boso.
  1. [ BELARTOJ] Reliefa desegnaĵo aŭ figuraĵo, farita sur la fono de metalfolio aŭ de ledo per stampilo aŭ cizelilo.
  • bosi (tr)
    1. Prilabori (ŝtonon) per boso.
    1. Cizeli, estigante bosojn sur la surfaco de metalo aŭ ledo.
  • bosaĵo
    [ ARKITEKTURO] Muro, fasado ks, ornamita per bosoj.

    Iel rilatitaj:

    ARKITEKTURO BELARTOJ cizelx desegnx fasadx figurx murx ornamx reliefx