kudri

*kudr/i (tr)

  1. Kunligi per fadeno aŭ io simila, kion oni traigas tra la kunligotaĵoj per speciala pinta ilo: kudri tolaĵon, ledon, felojn; kudri manikojn al palto (Z); sakaĵon mi kudris sur mian korpon (X); ve al tiuj, kiuj kudras kusenojn sub ĉiujn kubutojn! (X); ŝi ĉesis kudri kaj atente aŭskultis (Z).
    stebi.
  1. Produkti per kudrado: kudri veston (B), robojn (Z), ŝuojn; ŝi kudris diversajn bagatelojn (Z).
  1. (abs) Praktikadi tian produktadon: kudri mi scias sufiĉe bone (Z); ĉe ni oni ne kudras alie ol per maŝino (Z); kudri per fluganta kudrilo (Z) (f: tre rapide agi).
  • kudro
    1. Ago kudri.
    1. La loko, kie du ŝtofpecoj estas kunfiksitaj per fadenoĉeno: manfarita kudro; ebenigi la kudrojn de jako; la felsako likas ĉe la kudroj; la vangoj de la studento havis du krucformajn kudrojn.
      kudrolinio, kudrarto, kudromaŝino.
  • kudradi
    Daŭre kudri: dek horojn en la tago ŝi kudradis (Z).
  • kudrado
    Agado, metio de tiu, kiu kudradas: mi okupas min per kudrado (Z); lerni la kudradon; lertigi en la kudrado per maŝino (Z); (ili) ne povas plenumi la tutan kudradon, kiu estas necesa (Z).
  • kudraĵo
    Io kudrita: ŝi faras mem nur la plej delikatajn kudraĵojn.
  • kudrejo
    Laborejo, kie oni kudradas: kudrejo de vira kaj virina tolaĵo (Z); fondi kudrejon (Z); sendadi iun en kudrejon, por lerni (Z).
  • kudrero
    Unu kompleta tratiro per kudrilo kaj fadeno: retroira, kuranta, ĉena, randa kudrero.
  • *kudrilo
    Speciala ilo, kun akra pinto ĉe unu ekstremo kaj trueto ĉe la alia, uzata por kudri: la praaj homoj uzis kudrilojn el osto aŭ dorno; ne iru fadeno antaŭ kudrilo (Z) (ĉio restu ĉe sia loko); fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras (Z); estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio (N).
  • kudrilego
    Aleno.
  • kudrist (in)o
    Homo, kies metio estas kudrado.
  • kudromaŝino
    Stebmaŝino.
  • alkudri
    Almeti per kudrado: alkudri kolumon, roversojn; alkudri butonon al mia surtuto (Z).
  • duonkudri
    Provizore kunigi per maldensaj kudreroj la diversajn partojn de vesto.
  • enkudriligi
    Trapasigi la fadenon tra la trueto de la kudrilo.
    tredi.
  • kunkudri
    Kunigi apartajn pecojn en unu tuton: ili kunkudris foliojn de figarbo kaj faris al si zonaĵojn (X); kunkudri la foliojn de kajero, la kajerojn en libron; kunkudri la lipojn de vundo.
    suturi.
  • malkudri
    Malfari la kudrojn de: malkudri malĝuste alkudritan manikon; mia poŝo malkudriĝis.
  • rekudri
    Denove kudri: rekudri butonon; rekudri vundon.
  • senkudra
    Ne prezentanta kudron: senkudraj ŝtrumpoj.
  • dratkudrilo
    [TEKNIKOJ] Aparato, servanta por kunigi per drato paperfoliojn en kajeron.
  • pretkudrita
    Konfekcia, sed de pli alta nivelo: pretkudrita balrobo.

    kudri


    Alfliki pecon al pantalono. Borderi kolumon. broderi. Brodi monogramon. brodi. butono. ĉifi. eluzi. fadeno. faldi. Fliki truon en la fundo de pantalono. fliki. kroĉi. kudr'i. kudr'ilo. ligi. manekeno. maŝo. mezurrubando. modelfolio. nodo. Orli. pinglo. pufo. Retuŝi la ŝultrojn de konfekcia vesto. Reversi ĉemizkolumon. Ripari ŝiritan veston. stebi. Subŝtofi mantelon. ŝpini. tajli. teksi. tredi. triki. truo.
    fermilo. kapvesto. kostumo ornami ŝtofo. ŝuo. vesto.

    Iel rilatitaj:

    -il alenx artx bindx broŝurx butonx fadenx fermilx fermx fingrx jupx kapvestx kostumx ligx mantelx ornamx pecx pinglx poŝx trux vestx ŝirx ŝtofx ŝux