brodi

(tr)
  1. [ TEKSINDUSTRIO] kudre ornami ŝtofon aŭ ledon per fadenoj: brodi poŝtukojn; bele estis broditaj la ĉemizoj de l' virinoj (b); riĉe broditaj silkaj ŝtofoj (z).
    broki.
  1. [ TEKSINDUSTRIO] Desegni per tiaj fadenoj: brodi monogramon sur naztuko (B); piedbenketo, sur kiu troviĝis bele brodita hundeto (Z).
  • brodado
    Ago de iu, kiu brodas.
  • brodaĵo
    Brodita (j) ornamento(j).
  • brodist (in)o
    Homo, kies metio estas brodado.
  • broditaĵo
    Objekto (bluzo, kovrilo kc), ornamita per brodaĵo.

    Bildvortaro

    254 : Ornamaj fadenlaboroj


    254-01 : steba kudro
    254-02 : ĉena kudrero
    254-03 : ornama kudrero
    254-04 : tiga kudrero
    254-05 : kruca kudrero
    254-06 : festona kudrero
    254-07 : fiŝosta kudrero
    254-08 : kordona kudrero
    254-09 : feltŝua kudrero
    254-10 : platbrodaĵo
    254-11 : trubrodaĵo, tajlobrodaĵo
    254-12 : truilo
    254-13 : noda kudrero
    254-14 : fadeneltira brodaĵo
    254-15 -17 : tula brodaĵo
    254-16 : tula fono
    254-17 : ŝtopa kudrero
    254-18 : bobenpunto (specoj: Valenciana, Brusela punto)
    254-19 : naveda brodaĵo
    254-20 : navedo
    254-21 : makramo
    254-22 -26 : reta brodaĵo
    254-23 : retnodo
    254-24 : retmaŝo
    254-25 : retstangeto
    254-26 : nodilo
    254-27 : aĵura brodaĵo
    254-28 -29 : forka kroĉetado
    254-29 : kroĉetforko
    254-30 : kudrila punto (specoj: etreta, Venecia, Alensona puntoj; Bruĝa punto; se el metal- fadenoj: filigrano)
    254-31 : rubanda brodaĵo
    254-32 -35 : trikiloj
    254-33 : pinto
    254-34 : tigo
    254-35 : kapo
    254-36 : rondtrikilo
    254-37 : kroĉetilo
    254-38 : hoko
    254-39 : kudrilo
    254-40 : kudriltrueto; kudriltrueto

    Iel rilatitaj:

    TEKSINDUSTRIO ornamx vestx