baroko

  1. [arkitekturo] Stilo (en Italio ekde la 16a jc, en cetera Eŭropo ĝis ĉ. 1750), kiu, transpreninte la formojn renesancajn, komplikis la konstrukoncepton, rektajn liniojn kurbigis k ĉion superkovris per ornamaĵoj.
  1. [belartoj] [beletro] Artspeco, kontraŭa al la klasikaj idealoj, preferanta temojn kun granda, mistika aŭ erotika emoci-ŝarĝo, ŝatanta la malsobrajn ornamojn, celanta la kontrastojn k surprizefektojn, kiujn ĝi atingas en la skulpturo per prezento de patosaj pozoj, en beletro per uzado de troigaj stilfiguroj (hiperboloj, antitezoj, pintumoj ktp): antikva, gotika, a baroko.
  2. o, rokoko.
  • baroka
    Konforma al baroko: baroka katedralo, altaro, portalo.

    Iel rilatitaj:

    Renesancx artx domx gotikx klasikx komplikx ornamx rokokx stilx