dekoracio

dekoraci/o (3)

  1. Tuto de la aferoj, kiujn oni artisme aranĝas, por doni pli belan aspekton al konstruo aŭ loko: dekoracio de domfasado (ekz. flagoj), de parko (ekz. girlandoj), de apartamento (ekz. freskoj), de altaro (ekz. floroj); nia standardo estas simpla interkonsentita dekoracio por niaj kongresoj (Z).
  1. [SPEKTAKLO] Pentritaj toloj aŭ paneloj, prezentantaj la lokon, kie okazas teatra sceno: fondekoracio, dekoraciŝanĝo.
  1. (B) = ordeno 2.
  • dekoracii (tr)
    Ornami per dekoracio: salono dekoraciita per verdaj plantoj; la urbodomo estis dekoraciita per ĉiuj naciaj flagoj.
  • dekoraciisto
    1. Tiu, kies metio estas dekoracii apartamenton, kombinante la mur· farbojn, la tapetojn, la meblojn ktp, por atingi artisman efekton.
    1. [SPEKTAKLO] Tiu, kiu pentras la dekoraciojn de teatraĵo.
  • dekoraciriĉa
    [SPEKTAKLO] Prezentanta riĉan, multoblan dekoracion kiel ĉefan allogaĵon por la spektantoj.

    Iel rilatitaj:

    aktorx aranĝx artx aspektx dekorx domx farbx meblx ordenx ornamx pentrx salonx teatrx