modo
*mod/o
- Nedaŭra, kaprica kutimo, moro aŭ maniero, koncernanta precipe vestadon: vestita laŭ la plej nova pariza, londona modo; tiaj roboj estis tiam en modo; mezuri ĉion per mezurilo de la modo (Z); la alta modo; 'vert de mer!' ĝi estas la lasta modo (Z); vi volas eligi el modo la prepucion? (Z); (f) tiu ĉi afero estas tute ne en modo (Z); pri tiuj ideoj estas modo paroli kun ironia rideto (Z); modrevuo, modgravuroj.
furoro, sensacio.
- [LINGVOSCIENCO] Kategorio de la verbo, esprimanta la sintenon de la parolanto rilate al sia diraĵo.
indikativo, kondicionalo, optativo, volitivo. [VIDU] modalo, tenso.
- [STATISTIKO] ĉe frekvenca distribuo, la plej ofta grando, la plejoftanto.
- (evi) = modalo 4.
moda
Rilata al la modo: moda gazeto, novaĵo, sensacio; modaj artikloj, butikoj. modaĵoj
Roboj, ĉapeloj, galanterio laŭ la modo. modisto
Homo, kiu pretigas kaj vendas la lastmodajn vestojn aŭ robojn. eksmoda
Estanta laŭ iama, ne plu aktuala modo. eksmodiĝi, elmodiĝi
ĉesi esti laŭmoda. laŭmoda
Konforma al la lasta modo. u-modo
Volitivo. us-modo
Kondicionalo.
modo
REVO: [modo]
Adopti modon.Eksmodiĝinta.Ĝi estas la lasta modo.Krei, enkonduki, adopti novan modon.La modo pri tio jam pasis de longe.Modo jam datiĝanta de ok jaroj.Vestita laŭ la plej nova modo.
vesto.
Iel rilatitaj:
dandx
modernx
novx
vestx