-at

PMEG: [-at]
Sufiks o esprimanta pasivon dum plenumiĝo (t.n. daŭro aŭ ripetiĝo) de la procezo (t.n. 'de pasiva prezenca participo'): punata antaŭ la rompita poto, la kato eble komprenos (Z); la iom post iom akirata alkutimiĝo al senĉese suferataj humiligoj (Z); ho vi, paradiza birdo, ĉiucentjare renovigata, en flamoj naska k en flamoj mortanta! (E); la urbo ne estu rekonstruata, ĝis estos donita ordono de mi (X).
imperfekto.

  • ate
    Responda adv. , kiam la suferanto de la procezo estas esprimata per la subjekto de la prop.: kirlate, ovblanko ekŝaŭmas; oni ne postulis kalkulan raporton [...], sed ili laboris konfidate (X).
    ant.
  • RIM . 1. '-ato'. Persono aŭ objekto, kiun oni submetas al iu procezo: batato (homo, kiun oni batas); nekonato (homo, aŭ kvanto, kiun oni ne konas).
    ant.
    RIM. 2. '-ataĵo'. Io, kion oni -atas: se iu donos monon aŭ uzataĵojn por konservi [...] (X); mi fariĝas mokataĵo por mia amiko (X).
    RIM. 3. '-ateco'. Stato aŭ eco de iu, io -ata: vi scias mian mokatecon (X); jen la ofero, kiun ili alportos en la tago de sia sanktoleateco (X).

  • at/²
    [kemio] Suf. , uzata por formi la nomon de: :%
  • neorganikaj acidoj oksigenhavaj (aŭ havantaj centran atomon kun alta grado de oksidiĝo) aŭ de organikaj karboksilaj acidoj k de iliaj saloj k esteroj: sulfata acido, (H 2 SO 4 ), fluorborata acido (HBF4), kalcia karbonato (CaCO 3 ), acetata acido (CH 3 COOH), metila benzoato (C 6 H 5 -COO-CH 3 ); glicerofosfato.
    -it/, per/.

  • RIM. '-at' estas eventuale ellasebla en tradiciaj nomoj de acidoj, se tio ne estigas konfuzojn: aceta (acetata), steara (stearata) acido ktp; tiu ellaso iĝis tradicia en 'grasa acido' (aŭ 'grasacido') k 'nuklea acido', pli biologiaj ol kemiaj terminoj.
  • salsimila kombinaĵo de metala katjono k anjono derivata de alkoholo aŭ fenolo per perdo de protono: natria metanolato (CH 3 O - Na +

  • Esprimoj

    Esti pagata laŭ sia laboro.
    Favorato, dorlotato de Fortuno.
    Jen la afero, kiun ili alportos en la tago de sia sanktoleateco.
    Kalkulu : 3/4 ; 3 dividato (= numeratoro);4 dividanto (= denominatoro).
    Li ĉiam estas akurata kun siaj respondoj.
    Mi scias mian mokatecon.
    Mono havata estas pli grava ol mono havita.
    Sata malsatan ne povas kompreni.
    Ŝi estas atendata de ĉiuj siaj admirantoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    -ataĵo,-ate,-ateco,-ato

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    daŭre
    ripete
    ade
    denove

    Ankaŭ vidu:

    pasiva participo , imperfekto ,- ant ,- it ,-

    Iel rilatitaj:

    -ad -ant -it daŭrx imperfektx novx participx pasivx ripetx sufiksx