numero

*numer/o

  1. Cifero aŭ numeralo, montranta la vicon de iu objekto inter aliaj: numero de paĝo, domo, bileto.
  1. La objekto mem, signita per iu numero: malnova numero de gazeto; li loĝas en la numero 182; gajna numero de loterio (Z).
  • numera
    Rilata al numeroj: numera tabelo, listo.
  • numeri (tr)
    Signi per numero: numeri la paĝojn de kajero (B); la proverboj estos numeritaj (Z); tiu sekcio numerados kaj katalogados ĉiujn verkojn (Z).
  • numerebla
    [MATEMATIKO] (pp aro) Tia, ke oni povas doni al ĉiuj ĝiaj elementoj malsamajn numerojn: la reelaj nombroj konsistigas nenumereblan aron.
  • numeranto
    [MATEMATIKO] Numeratoro.
  • numerilo
    Aparato por aŭtomate numeradi.
  • telefonnumero
    La serio de la ciferoj, kiu identigas ĉiun abonanton de telefonreto.

    numero


    cifero.Diski la : numeron 8.Kalkulu : 3/4 ; 3 dividato (= numeratoro);4 dividanto (= denominatoro).Malnova numero de gazeto..numeralo.numeratoro.numerebla.Skribu mian telefonnumeron.Telefonnumero.vico.
    gramatiko. informi. kalkuli. komputi. matematiko. multa. telefono.

    Iel rilatitaj:

    denominatorx domx gramatikx informx kalkulx komputx loĝx matematikx multx novx poŝx telefonx