testamento

*testament/o


[JURO] Deklaro, kutime skriba laŭ leĝe difinita formo, per kiu persono esprimas sian lastan volon rilate sian proprietaĵon: fari sian testamenton; li ĉion postlasis al si per sia testamento; okaza komplimento ne iras al testamento (Z).
kodicilo, legaco.
  • Testamento
    [KRISTANISMO] Nomo ('atestaĵaro') de ĉiu el la du partoj de la kristanaj kolektoj de sanktaj libroj: la Malnova (hebrea), la Nova (greklingva) testamento.
    Biblio.
  • testamenti (tr)
    1. Asigni aŭ ordoni ion al iu per testamento: li testamentis grandajn sumojn al la universitato de sia naskiĝurbo; kampulo siajn filojn voki sendis kaj testamentis: 'En mia kampo kaŝas sin trezoro'(K); testamenti, ke oni konstruu hospitalon.
    1. (f) Postlasi, transdoni; tradicie ordoni: de unu generacio al la alia estis testamentata la respektego al tiu nomo.
  • testamenta
    Rilata al testamento: testamentaj aranĝoj, malpermesoj; testamenta interpretado; testamenta registrado.
  • testamentaĵo
    Legaco.

    testamentx


    Iel rilatitaj:

    Biblix aktx apokalipsx apokrifx novx