luli
*lul/i (tr)
- Balanceti infaneton, por ĝin dormigi: luli bebon al la dormo; lulario, lulkanto, lulkorbo.
baj... baj..., lulululu.
- Balanceti per harmonia ir-reira movado: ŝi scias kiel luli la koksojn por altiri la rigardojn de la viroj; la vento milde lulis la branĉojn; la boato estis lulata de la facilaj ondoj; lulĉevalo, lulseĝo.
- (f) Kvietigi, ofte per trompaj rimedoj: estus pli bone, se la malvarmo de la nokto lulus vin en la morton! (Z); luli ies suspektojn, sian ĉagrenon; sin luli en revoj (fari al si iluziajn esperojn).
lula
Prezentanta harmonian, kvietigan balancadon: lula movo, paŝado; muziko. lulu
Onomatopeo, por luldormigi infanon. lulilo - Liteto de tre juna infano, ofte balancebla.
- (f) Naskiĝejo, originejo: Londono estis mia lulilo; Egiptujo, lulilo de la civilizacio (Z).
- [TEKNIKOJ] Nomo de diversaj subteniloj, havantaj formon de lulilo: lulilo de kanontubo; lulilo de lanĉota ŝipo.
Iel rilatitaj:
baj!
balancx
infanx
litx
noktx
seĝx