kliniko

klinik/o (2)

  1. [MEDICINO] Praktika instruado de la medicino per montra esplorado de la pacientoj.
  1. Sekcio de hospitalo, kie profesoro instruas siajn disĉiplojn, farante antaŭ ili diagnozojn ĉe la litoj de malsanuloj: oftalmologia kliniko ĉe la urba hospitalo; La Kancerkliniko (satira revuo).
  1. Privata faka hospitalo.
  • klinika
    Okazanta ĉe la lito de malsanulo, speciale sen la helpo de aparatoj aŭ laboratoriaj metodoj: klinika esplorado; klinika signo.
  • klinikisto
    Kuracisto, studanta la malsanojn per rekta observado de la pacientoj, aŭ instruanta la medicinon ĉe la litoj de la malsanuloj.


    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    hospitalo, lito

    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    hospitalx litx