tapiŝo

*tapiŝ/o

  1. [BELARTOJ] En Mezepoko kaj Renesanco, teksaĵo, kiun oni pendigis sur muroj por pli komfortigi kaj ornami ĉambron, kaj en kiu la dekoracioj estas formitaj de la vefto mem, sen posta brodaĵo: foliara, personara tapiŝo; altvarpa tapiŝo (teksita kun vertikala varpo); Flandra, Arteza tapiŝo; la longaj diverskoloraj tapiŝoj, kiujn ĝi mem faris kun siaj servistinoj, [...] estis nun pendigitaj kiel murornamaĵoj (Z); vi kun mi vin kaŝos ekzemple post tapiŝo, por observi (Z); tapiŝo, kiu pendis de la plafona trabo kaj dividis la ĉambron (Z); fari la kartonon de tapiŝo.
    gobelino, tapeto.
  1. Iom simila teksaĵo, ordinare dika kaj lana, ofte prezentanta dekoraciojn, destinita por kovri plankon, ŝtuparon aŭ tablon: preskaŭ ciuj tapiŝoj estas teksataj per noditaj steberoj; ĉie troviĝis molaj tapiŝoj sub la piedoj (Z); persaj tapiŝoj; se mi scius, kien mi falos, mi tien metus tapiŝon (Z); (f) meti ion sur la tapiŝon (ekdiskuti pri iu temo aŭ persono).
    mato, tatamo.
  1. (f) Io, kio kovras kiel tapiŝo, aŭ prezentas aspekton de tapiŝo: la verda tapiŝo de la herbejo; la aŭroro metas tapiŝon el perloj sur la parkon; simile al teksita flortapiŝo (Z).
  • tapiŝi (tr)
    1. Kovri per tapiŝo.
    1. (f) Kovri kvazaŭ per tapiŝo: la tero estis tapiŝita de floroj.
  • tapiŝeto
    Malgranda tapiŝo: tapiŝeto por kartludado, tapiŝeto antaŭ lito.
  • tapiŝisto
    Laboristo, kiu elfaras tapiŝon.
  • murtapiŝo
    Tapiŝo 1.
  • preĝotapiŝo
    Tapiŝeto, kiun la islamanoj uzas por fari ritajn genufleksojn direkte al Mekko.
  • rultapiŝo
    Transportilo por personoj aŭ varoj, konsistanta el senfina tapiŝo konstante ruliĝanta ĉirkaŭ du cilindroj ĉe ĉiu ekstremo de la vojo.
  • skraptapiŝo
    Tapiŝeto el kruda materialo, por skrapi la koton for de la ŝuoj.
  • vakstapiŝo
    Linoleumo por planko.

    Iel rilatitaj:

    Arasx brosx domx litx plankx