sterni

*stern/i (tr)

  1. Meti ion sur supraĵon, tiamaniere ke ĝi kovru kiel eble plej grandan spacon: sterni sian litaĵaron sur la planko (Z), veston sur tero (Z), tapiŝon sur kaheloj; en mezo de l' rondo oni sternis cervan felon (B); tablotuko estis sternita sur la tablo (Z); sterni sub si sakaĵon kaj cindron (X); mi sternos mian reton kontraŭ li (X); (analoge) sterni tavolon da sterko sur la tero; sterni sub si kelke da plenbrakoj da seka herbo (B); sterni pajlon en la stalo; sterni florojn sur la strato antaŭ la reĝino; la ventego sternis la grenon (terenbatis); (f) suno sternas radiojn siajn en la malluma aleo (B); arĝenta nokto sternis sian kovrilon super la tero (B).
    etendi.
  1. Meti tukojn kaj kovrilon super matraco, por pretigi liton: kiel oni sternas, tiel oni dormas (Z); sternu por la gasto en la blua ĉambro.
    ordofari.
  1. Meti (homon) horizontale sur ion, por ke tio estu kovrita de ties korpo: mi sternis la malsanulon sur la lito (Z); (analoge) miloj da soldatoj estis sternitaj de la bombardado; (f) mi ne estis sternita sur rozoj.
    kuŝigi.
  • sin sterni, sterniĝi
    Metiĝi horizontale, por kovri supraĵon: sur la batala linio flava polvo sin sternis kvazaŭ grandega serpento (B); kampoj senlimaj sin sternis ĝis la horizonto (B); de la supro de la monteto sin sternis antaŭ ili eksterordinara pezjaĝo (B); sub vi sterniĝos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo (X).
  • sternado
    Agado de iu, kiu sternas: loko por la sternado de retoj (Z); sternado de la lavitaj tukoj sur la herbejo.
  • sternaĵo
    1. Io sternita: blanka neĝa sternaĵo (Z); sternaĵo el folioj (Z).
    1. Litaĵo: ŝi ĵetiĝadis sur sia malalta sternaĵo (Z).
    1. [MATEMATIKO] Topologia spaco tia, ke ĉiu punkto havas ĉirkaŭaĵon homeomorfan al eŭklida spaco kaj provizita per mapoj tiaj, ke la transira bildigo de unu mapo al alia ĉiam estas homeomorfio: la aro de ĉiuj ebenoj enhavantaj la originon en tridimensia spaco konsistigas Grassmann-an sternaĵon.
      variaĵo. [VIDU] mapo, atlaso, orientiĝo.
  • analitika sternaĵo
    Sternaĵo 3 tia, ke la transiraj bildigoj de unu mapo al alia estas analitikaj.
  • glata, deriva sternaĵo
    Sternaĵo tia, ke la transiraj bildigoj de unu mapo al alia estas difeomorfioj.
  • dissterni
    Disigi, sternante: la ruboj de la bombarditaj domoj kuŝis dissternite sur la placoj.
  • traksternado
    [FERVOJO] Sternado de trako sur balasto.

    sterni

    Esprimoj:


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    analitika sternaĵo, deriva sternaĵo, dissterni, glata sternaĵo, sin sterni, sternado, sternaĵo, sterniĝi, traksternado

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Horizontaligi ion aŭ iun vertikale starantan; kuŝigi, faligi
    Etendi tukon aŭ ion similan laŭ ĝia tuta larĝo kaj longo sur supraĵon
    Dis vastigi
    streĉi
    mal volvi

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    agrikulturx atlasx dormx etendx falx horizontalx kuŝx litx streĉx vastx vertikalx volvx