tendo

*tend/o

  1. Kunaranĝo el akvoimuna tolo aŭ felo, starigita sur stangoj por ŝirmi kontraŭ vento, pluvo, suno, kaj servanta kiel portebla subĉiela loĝejo por nomadoj, militistoj, turistoj, sportistoj ks: soldatoj starigas siajn tendojn kaj denove ilin forprenas (Z); ni ne povis meti tendon pro la manko de stangoj (B); kunmeti la tendojn por foriri (B); niaj tendoj estis formetitaj (B); Li distiras la ĉielon kiel tendon (X). [VIDU] najlo.
  1. Tia ŝirmilo, rigardata kiel loĝejo de gento, tribo ks: la ekscitiĝo daŭris sub la tendoj (B); kiel belaj estas viaj tendoj, ho Jakob! (X); (f) tio, kio min tiel ofte logas al la tendoj de Jakob [...] (Z) (Juda kvartalo).
  1. [ANATOMIO] Lameno de la duramatro, kiu kovras la cerebelon kaj disigas ĝin de la cerebro: cerebela tendo (tentorium cerebelli).
  • tendaro
    1. Grupo de tendoj, servanta kiel provizora loĝejo: ili starigis sian tendaron en Refidim (X); halti tendare (X).
    1. Speciale, grupo de tendoj en milita ekspedicio: ili venis al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo (X); ili starigis tendare en Jahac kaj batalis kontraŭ Izrael (X); la Romanaj tendaroj estis konstante fortikigitaj; (f) mi estas devigata sciigi vin pri tre malbela fakto, kiu okazis en nia tendaro (Z) (partio).
  • tendumi (ntr)
    Dum kelka tempo loĝi sub tendo.
    kampi.

    tendo

    Esprimoj:


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    tendaro, tendumi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    Kovraĵo el tolo aŭ felo, starigita sur stangoj ŝirme kontraŭ vento, pluvo, suno kaj servanta kiel portebla subĉiela loĝejo por nomadoj, militistoj, turistoj, sportistoj..
    Tia ŝirmilo, rigardata kiel loĝejo de gento, tribo
    tipio
    jurto
    baŝo
    kampadejo
    Lameno de la duramatro, kiu kovras la cerebelon k disigas ĝin de la cerebro

    Rilatitaj vortoj:

    loĝi, turismo, armeo, skoltismo

    Bildvortaro


    92-31 : iglotendo
    92-32 : streĉita antaŭtegmento; tendoalero
    92-33 : streĉostango
    92-34 : streĉoŝnuro
    92-35 : streĉoringo
    92-36 : kontraŭkula reto; kuloreto
    92-37 : domtendo; palactendo (38-41)
    92-38 : suprenrulebla enirejo
    92-39 : fenestro el PVK (polivinilklorido)
    92-40 : interna tendo; ena tendo
    92-41 : tendoabsido; niĉo por loki pakaĵojn; tenejo
    92-42 : mumi(ec)a dormsako
    92-43 : memaerpleniga tapiŝo; izola dormtapiŝo
    92-44 : gasolampo
    92-45 : trinkakvujo; trinkakvosako
    92-46 : duopa gasfajrujo por propan(gas)o aŭ butan(gas)o
    92-47 : kampadeja gasujo; kampgasujo
    92-48 : kuirpoto
    92-49 : glaciujo; glaciskatolo; fridskatolo
    92-50 : bangalotendo; vasta alta tendo (51-57)
    92-51 : antaŭtegmento; antaŭtendo
    92-52 : ŝirma enirpordo rondarka
    92-53 : tendofosto
    92-54 : tendoŝnuro
    92-55 : ena tendo
    92-56 : ventololuketo; aeruma fenestro
    92-57 : travidebla fenestro el PVK
    92-58 : tendofosteto; tendonajlo
    92-59 : kaŭĉuka martelo por enbati la tendonajlojn
    92-60 : loknumero; rajtiga ŝildo
    92-61 : kampadeja seĝo; faldseĝo
    92-62 : kampadeja tablo; faldotablo
    92-63 : kampadeja manĝilaro
    92-64 : hamako
    92-65 : kampadantino
    92-66 : perlignokarba rostokrado
    92-67 : lignokarbo
    92-68 : fajroblovilo; fajroincitilo
    92-69 : skolta tendaro; ĵamboreo (70- 74)
    92-70 : ronda tendo; konustendo
    92-71 : vimplo; flageto
    92-72 : kampadfajro; kampadeja fajro; tendarfajro
    92-73 : skolto
    92-74 : kampadeja kuŝilo
    92-75 :: lukabano; ĉaledo; ĉaleto

    Iel rilatitaj:

    armex baŝx bivakx cerebelx cerebrx duramatrx jurtx kampx kovrx litx loĝx militx nomadx skoltx sportx stangx tipix turismx turistx ŝirmx