matraco

*matrac/o

Granda, plata kuseno, remburita per haregoj, pajlo, marherboj ks, sur kiu oni dormas, aŭ ripozas: tra la dudek matracoj ŝi sentis la pizon! (Z); feloj servis kiel matracoj kaj litkovriloj (Z); risorta matraco (kun enmetita risort-sistemo); pneŭmata matraco (por tendumado, plaĝo ktp).
dormosako, lito, mato, somiero, tatamo.
  • matracisto
    Homo, kiu elfaras aŭ refaras matracojn.

    matraco


    Iel rilatitaj:

    domx dormx litx tukx