kvin

*kvin

  1. Numeralo, esprimanta la nombron post 4 en la serio de la entjeroj (5, V): la kvin fingroj de la mano; la kvin sensoj; el vi pelos kvin centon (X); kvin frankoj, pundoj, dolaroj; tragedio en kvin aktoj.
    penta/.
  1. Nomo de la cifero 5.
  • kvina
    Vicmontra numeralo signifanta ke la koncernataĵo venas post 4 antaŭaj: la kvina paĝo, ĉapitro; la kvinan de oktobro; la imperiestro Karolo la Kvina; kvina rado ĉe veturado (Z).
  • kvine
    En la kvina loko de elnombrado.
  • kvino
    1. Aro de kvin aferoj aŭ personoj.
    1. La nombro aŭ cifero 5: li skribis per romana kvino; se la ambaŭ notoj kiujn li ricevis, estus kvinoj, li eble estus akceptita (Z).
      kvinteto.
  • kvinobla
    Prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu estas al alia, kiel kvin al unu: pro la akumulitaj interezoj, li rericevis kvinoblan sumon.
  • kvinoble
    Multiplikite per kvin: la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de ĉiuj (X); kvinoble ses estas tridek (Z).
  • kvinono
    ĉiu el la kvin egalaj partoj de tuto: vi donos kvinonon al Faraono, kaj kvar partoj apartenos al vi (X); li prenu kvinonon de ĉiuj produktoj (X); ok estas kvar kvinonoj de dek (Z).
  • kvinopo
    Grupo de kvin aferoj aŭ personoj: kvinopa serio (da kartoj); kvinope ili sin ĵetis sur min (Z).
  • kvinteto
    1. Verko por kvin voĉoj aŭ instrumentoj.
    1. Grupo de kvin personoj, kiuj kantas aŭ ludas tian verkon.
  • kviniliono
    1. ³à.

    kvin

    PMEG: [nombroj]



    dimensio. kalkuli. kvanto. matematiko. mezuri. nombro. ordo. pli. prezo.

    Iel rilatitaj:

    dimensix fingrx kalkulx kvantx matematikx mezurx nombrx ordx plx prezx