ordinara

*ordinar/a

  1. Konforma al la ĉiutaga uzado, al la kutimo; ne diferencanta de la plimulto el la okazoj: ordinara vesto (B), manĝo (B); mi forĵetis ĉiujn miajn ordinarajn okupojn (Z); kiun funebre ili akompanas, tamen sen ordinaraj la funebraj moroj? (Z); tio estas la ordinara sorto de la virinoj; kio do estas pli ordinara (ol ruiniĝo)? (Z).
    ĝenerala, komuna, kuranta, kutima, normala.
  1. Ne superanta la komunan nivelon, ne diferencanta de la normala grado: ordinara inteligenteco; kiam ili elkreskos ĝis la grado de ordinaraj aktoroj (Z); tiu vivo estas tute ordinara.
  • ordinare
    En ordinara maniero; plejofte, laŭ kutime: urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj (Z); ĉiu amas ordinare personon kiu estas simila al li (Z); la ordinare serena frunto de la feliĉa virino en tiu tago estis iom nebulita (Z); oni uzas ordinare 'vi' anstataŭ 'ci' (Z); mi dormis neordinare longe (Z).
  • ordinareco
    Eco de io ordinara: konsiderinte la ordinarecon de la apero (Z); li devis forlasi la patrujon aŭ perei en la torento de la ordinareco (Z).
    banaleco.
  • ordinaraĵo
    Io ordinare okazanta: virina ordinaraĵo (Z) (menstruo).
  • ordinarulo
    Homo, ne distingiĝanta de la ceteraj.
  • eksterordinara
    1. Tute diferenca de ia kutima uzado, ordo: eksterordinara vorto, vesto; eksterordinaraj elspezoj; okazis io eksterordinara.
    1. Forte diferenca de la normala grado aŭ kvalito: montranta eksterordinaran erudicion (Z); eksterordinara kapablo (B), talento, sukceso.
  • eksterordinare
    En eksterordinara maniero, ĝis eksterordinara grado.

    ordinara


    Frakcio ordinara, decimala : 3/4 = 75/100 = 0.75.La akvo vaporiĝas je la ordinara temperaturo.ne'ordinara.neordinara.ordinara logaritmo.
    fiziko. grava. kalkuli. matematiko. normala. ordo. speciala. valoro.

    Iel rilatitaj:

    admirx apartx banalx eventx fizikx florx gravx herox kalkulx matematikx normalx ordx specialx terurx valorx