sep

*sep

  1. Numeralo, esprimanta la nombron post 6 en la serio de la entjeroj (7, VII): kvar kaj tri faras sep; sep estas ofte rigardata kiel sankta nombro; la sep tagoj de la semajno; la sep saĝuloj de Helenujo, la sep virtoj; la sep mortaj pekoj; la sep mirindaĵoj de la mondo; kiomfoje povu peki mia frato kontraŭ mi kaj mi pardonu lin? ĝis sep fojoj? (N).
    hept/, hepta/.
  1. Nomo de la cifero 7.
  • sepa
    Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post ses antaŭaj: k Dio finis en la sepa tago sian laboron (X); la Adventistoj de la sepa tago; esti levita en la sepan ĉielon (ĉe la supro de la feliĉo); Karolo la Sepa; la sepan de oktobro.
  • sepe
    En la sepa loko (ĉe elnombrado).
  • sepo
    1. Aro de sep aferoj aŭ personoj: sepo da ludantoj, da kartoj.
    1. La nombro aŭ la cifero 7: la angloj ne trastrekas siajn sepojn.
  • sepobla
    1. Prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu estas al la antaŭa kiel sep al unu: sepobla rikolto.
    1. Konsistanta el sep partoj: sepobla kablo.
  • sepoble
    En sepobla maniero: la lumo de la suno estos sepoble pli granda (X); se sepoble estos venĝite por Kain (X) [...] ; li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte (X).
  • sepono
    ĉiu el la sep egalaj partoj de tuto.
  • sepopo
    Grupo de sep aferoj aŭ personoj.
  • septeto (2)
    1. [MUZIKO] Verko por sep voĉoj aŭ sep instrumentoj.
    1. [MUZIKO] Grupo de personoj, kiuj kantas aŭ ludas tian verkon.
  • sepfoje
    Sep fojojn: arĝento, purigita kaj sepfoje refandita (X).

    sep

    PMEG: [nombroj]



    dimensio. kalkuli. kvanto. matematiko. mezuri. nombro. ordo. pli. prezo.

    Iel rilatitaj:

    dimensix kalkulx kvantx matematikx mezurx nombrx ordx plx prezx