cifero

*cifer/o

  1. Signo uzata por skribi nombrojn: kvincifera nombro; eŭropaj ciferoj (1, 2, 3 ktp), romanaj ciferoj (I, II, V, X ktp); arabaj, hindaj ciferoj.
  1. (evi) = kvanto, sumo: dudek spesdekoj en tago [...] tiu ĉi malgranda cifero de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ, kiu prezentis nulon (Z).
  • cifera
    Montranta informojn per ciferoj, k ne per montrilo: cifera horloĝo.
  • ciferi (tr)
    Taksi per ciferoj: ciferi la elspezon.
  • cifereca
    [ELEKTRO] Funkcianta per kvantoj, kiuj povas alpreni nur certajn difinitajn valorojn k ne estas kontinue ŝanĝeblaj: cifereca komputilo, telefoncentralo.
    analoga, diskreta.
  • ciferecigi
    [ KOMPUTIKO] Bitigi.
  • ciferecigilo
    [KOMPUTIKO] Bitigilo.
  • rondcifere
    Per proksimuma cifera takso, sen frakcio.

    Iel rilatitaj:

    KOMPUTIKO analogx bitx cirkvitx d decimalx diskretx du fingrx frakcix horloĝx kalkulx kvantx nombrx serurx signx sumx taksx tri unu