naŭ
*naŭ
- Numeralo, esprimanta la nombron post 8 en la serio de la entjeroj (9, IX): la naŭ Muzoj; naŭfojojn el dek; la naŭ tabelvortoj (Z); ĝi kostas naŭ frankojn; ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ? (N); la pruvo per naŭ.
- Nomo de la cifero 9.
naŭa
Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post 8 antaŭaj: la naŭa paĝo; la 9an de Januaro; la reĝo Karolo la IXa. naŭe
En la naŭa loko de elnombrado. naŭo - Aro de naŭ aferoj aŭ personoj: naŭo de piko, karoo.
- La nombro aŭ cifero 9: naŭo estas renversita seso.
naŭoble
Multiplikite per 9. naŭono
ĉiu el la naŭ egalaj partoj de tuto.
PMEG: [nombroj]
- cifero.
- entjero.
- la naŭ Muzoj.
- mezur'unuoj.
- nombro.
- numeralo.
- rango.
- valoro.
dimensio. kalkuli. kvanto. matematiko. mezuri. nombro. ordo. pli.
Iel rilatitaj:
dimensix
kalkulx
kvantx
matematikx
mezurx
nombrx
ordx
plx