sparko

spark/o


[FIZIKO] Fajrero, kiu estiĝas inter elektrodoj apartigitaj de dielektriko sub sufiĉe alta tensio.
  • sparkado
    Produktado de sparkoj en sparkilo.
  • sparkilo
    Tiu organo de eksplodmotoro kun elektra eksplodigilo, kiu produktas interne de la cilindro la sparkon, eksplodigantan la gasmiksaĵon.
  • frusparkado, malfrusparkado
    Sparkado, produktata antaŭ, resp. post la momento, kiam la piŝto estas ĉe la fino de sia iro de kunpremo.

    sparko


    Iel rilatitaj:

    aŭtomobilx brulx elektrx fajrx