detrui

*detru/i (tr)

  1. Perforte malkonstrui: detrui urbon (Z), fortikaĵojn (Z); murojn (Z), domojn (Z); detrui ĝis la fundo de la fundamento (Z); ili detruos vian malĉastejon (X); estas tempo por detrui k tempo por konstrui (X); kion li detruas, tio ne rekonstruiĝas (X); (f) konsento konstruas, malpaco detruas (Z).
    ruinigi.
  1. (f) Meti finon abruptan al io; difekti ĝis tuta forigo: lia morto detruis ĉiujn niajn projektojn; detrui la sanon, la trankvilon (B); detrui nian ĝisnunan harmonion (Z); tiuj vortoj detruos ĉiujn niajn akirojn (Z); detruita estas ĝia potenco (Z); niaj detruitaj esperoj (Z); liaj fortoj estis detruitaj (Z); envia moko sukceson ne detruas (Z); ŝuldo ne bruas, tamen domon detruas (Z); mi restarigos la detruitaĵon (X).
    aboli, ekstermi, frakasi, konsumi, renversi, rompi, disbati, forbalai, forstreki, forviŝi, cindrigi, faligi, mortigi, neniigi, nuligi, pereigi, polvigi, ruinigi. [VIDU] Huno, Vandalo.
  • detruo
    Ago de detruanto: la detruo de la remparoj; fari detruojn (Z).
  • detrua
    Rilata al detruo: la detrua povo de la akvoj, de eksplodaĵo.
  • detruemo
    Emo al detruado.
  • detruiĝi
    Iĝi detruita: tiu profunda plano detruiĝis (Z); kia granda homo detruiĝis! (Z); la tuta valo k ĉiuj kampoj ne detruiĝos (X).
  • nedetruebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin detrui: nedetruebla monumento; la nedetruebleco de la materio.
  • veterdetruiĝi
    Korodiĝi pro longa restado en la aero.

    detrux


    Iel rilatitaj:

    Bastilx anatemx aperx aŭtolizx demoralizx domx fajrx frakasx