beko

  1. a) [ ZOOLOGIO] Tuto de la du sendentaj makzeloj de la birdoj, portanta kornecan tegaĵon anst. dentoj: birdo kantas laŭ sia beko (Z) (ĉiu sekvas sian naturon).

b) [ ZOOLOGIO] simila organo de testudoj k ornitorinko. [VIDU] beknutri.
  1. [ BOTANIKO] Longa, pli-malpli mallarĝa elstaraĵo de organo: beko de sporo, de sporujo, de silikvo de brasikaco (daŭra stiluso). [VIDU] geranio.
  1. [ TEKNIKOJ] Ekstremaĵo de kelkaj objektoj, similforma: beko de skriboplumo; martelo, kun fendita beko; bekoformaj ŝuoj (Z).
  • beki
    1. (tr) Piki per beko: beki grajnojn (Z), la trunketojn de la herboj (Z).
    1. (ntr) Kanti: se birdo tro bekas, la katon ĝi vekas (Z).
  • kunbekiĝi
    1. Sin reciproke piki per beko.
    1. Inter· kisi.
  • ambosbeko
    Konusforma ekstremaĵo de amboso.
    amboskorno.
  • ĉapobeko
    Viziero.
  • flavbekulo (B)
    Juna senspertulaĉo.
  • gasbeko
    Ekstremaĵo de tubo, ĉe kiu eliĝas k brulas lumgaso.
    duzo.
  • krucbekulo
    [ ZOOLOGIO] Loksio.
  • martelbeko
    Vd martelo.
  • ŝipbeko
    1. [ ŜIPOJ] Pruo.
    1. Direkto de la akso de ŝipo, montrata de ĝia pruo: direkti la ŝipbekon al [...].
    1. Rostro.

  • bek/o² (Z) (en L.B.: bek'o)
    [ BIBLIO] Hebrea monero: unu bek'o, t.e. duopo de siklo (X).
    beko

    beko


    buŝo. kanti. korna beko. kvereli. piki.
    birdo.

    Iel rilatitaj:

    BIBLIO BOTANIKO TEKNIKOJ ZOOLOGIO birdx blokx buŝx dentx geranix hebrex kantx kisx makzelx monx nazx ornitorinkx pikx prux rostrx tasx testudx ŜIPOJ