kupro

*kupr/o

  1. [KEMIO] Elemento, Cu, atomnumero 29, atommaso 63,55.
  1. [KEMIO] Metalo bruneruĝa, densa, pli facile fandebla ol oro kaj malpli ol arĝento, uzata precipe por elektraj konduktiloj kaj en alojo kun stano (bronzo) kaj kun zinko (latuno): kandelingo el kupro; orita kupro; *flava kupro (latuno).
  1. (ark.) Bronzo.
  • kupra
    1. El kupro: kupra kuvo, kupraj kranoj; gravuro sur kupra plato; kupra klorido/diklorido CuCl/CuCl2; kupraj kombinaĵoj; kupraj minejoj.
    1. Havanta la koloron, aspekton de kupro: kupra haŭto; kupraj nuboj.
  • kupri, kuprizi (tr)
    1. Tegi per kupra tavoleto: elektrolize kuprita ferlameno.
    1. Kovri (la karenon de ŝipo) per kupraj tavoloj.
  • kuprado
    Ago de tiu, kiu kupras: la kuprado estas prepara stadio de la nikelado.
  • kupraĵo
    Objekto el kupro: la sonorilon oni vendis kiel malnovan kupraĵon (Z).
  • kuprero
    Malgranda monero el kupro.
  • kupristo
    Tiu, kiu metie kupradas.

    kuprx


    Iel rilatitaj:

    akvafortx alfenidx arĝentanx arĝentx brazx bronzx deltametalx epokx metalx monx