grinci
*grinc/i (ntr)
Eligi akran malagrablan kaj tre akutan sonon pro kunfrotiĝo kun alia malmola objekto: fero grincas sur vitro (B); ŝlosilo grincas en seruro; grincas grilo, maŝino (B), segilo (Z), dentoj (Z); grinci per la dentoj (Z).
ĉirpi, klaki, knari. grinco
Bruo de io, kio grincas: oni aŭdis grincon de ne ŝmirita seruro. grincado
Daŭra aŭ ripetita bruo de iu aŭ io grincanta: nin ĝenis la tutan nokton la grincado de la ventoflago; ili estos elĵetitaj en la eksteran mallumon, tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj (N). grincigi
Fari, ke io grincu: grincigi la dentojn al iu (Z).
Iel rilatitaj:
aŭdx
brux
dentx
ĉirpx
ŝlosx