emajlo

*emajl/o

  1. [BELARTOJ] Vitrosimila diverskolora substanco, per kiu oni kovras potojn, fajencon, metalon per bakado je alta temperaturo: nedifekteblaj estas la emajlaj koloroj.
    lako.
  1. [BELARTOJ] Artobjekto kovrita per emajlo.
  1. [ANATOMIO] Natura brila malmola substanco, kiu tegas la dentinon de la denta krono de la mamuloj. SIN. adamantino.
  • emajla
    El emajlo: emajla vazo.
  • emajli (tr)
    Kovri per emajlo.
  • emajlisto
    Tiu, kiu emajlas, aŭ pentras per emajloj.
  • ĉelemajlo
    [BELARTOJ] Klozoneo.

    emajlo


    Iel rilatitaj:

    adamantinx artx azuleĥx dentinx dentx korpx potx vitrx