pasto

*past/o

  1. [KUIRARTO] Faruno, knedita kun likvo (precipe akvo aŭ lakto), por fari panon, kukon, pastaĵon ks, laŭrecepte kun graso, salo, sukero, bakpulvoro ks: foliigita, sengista pasto; se oni amas la gaston, oni zorgas la paston (Z).
    murbo.
  1. Substanco, havanta similan konsiston: puriga pasto por la dentoj; ĉifona pasto en paperfarado; knedpasto aŭ modlopasto (por infanaj ludoj).
  1. [GEOLOGIO] Matrico de magmaj petroj: pasto de porfiro.
    cemento, matrico, vitro.
  • pastaĵo
    Peco de pasto 1, uzata por prepari manĝaĵon.
    misoo, risolo, tempuro.
  • pastaĵoj
    [KUIRARTO] Kn de manĝaĵoj el maldika pasto, konsistanta el tritika faruno, akvo, salo kaj foje ovoj, tajlitaj kaj kuiritaj en bolanta akvo
    kanelonoj, lasanjoj, makaronioj, nokoj, nudeloj, ravioloj, spagetoj, vermiĉeloj.
  • pasteca
    Prezentanta konsiston similan al tiu de pasto: pasteca miksaĵo.
  • pastujo (X)
    Knedujo.
  • dentopasto
    Speco de pasta sapo, por purigi la pastojn.
  • knedpasto
    Modlopasto.

    pasto


    Esprimoj

    La malracia nutrado per nuraj pastaĵoj kaj laktaĵoj ofte kaŭzas mankon de vitaminoj en la organismo de la lernejanoj.
    La pasto por la nuksa rulkuko pufiĝis en iu grandega ujo.
    La rusa kuirarto preferas pastaĵojn bakitajn ol bolkuiritajn.
    Puriga pasto por la dentoj.
    Se oni amas la gaston, oni zorgas la kukon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    dentopasto,knedpasto,pastaĵo,pastaĵoj,pasteca,pasto,pastobulo,pastopoŝetoj,pastujo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    baki
    knedi : ŝanĝi formon de pasteca substanco per ripeta premado

    kanelonoj
    lasanjoj
    makaronioj
    nokoj
    nudeloj
    ovoj
    ravioloj
    spagetoj
    vermiĉeloj

    cemento
    dentopasto
    faruno
    fritpastaĵo
    gisto : eta fungo (alkoholigas sukeron kaj ŝveligas paston)
    knedujo (pastujo)
    kuirarto
    kuketo
    kuko
    lakto kaj sukero
    matrico
    misoo
    modlopasto (knedpasto)
    murbo
    pano
    pasto : pli-malpli densa miksaĵo el faruno kaj akvo aŭ lakto, por fari manĝaĵon (panon, kukon.); simila knedebla substanco; pastaĵo: manĝaĵo el kuirita (ne bakita) pasto
    risolo
    rulo : pli-malpli longa objekto cilindroforma, kiun oni povas ruli (rulo por premi paston; rulo de skribmaŝino; rulo da papero)
    tempuro
    tomatpasto
    vermiĉelo
    vitro
    ĉokolado : solida pasto el kakao, lakto kaj sukero; trinkaĵo el kakao

    Ankaŭ vidu:

    kuiri. kuko. manĝaĵo. menuo. pano. ruli.

    Iel rilatitaj:

    bakx benjetx biskvitx bulx cementx dentx farunx fritx gistx kanelonx knedx kuirx kukx laktx lasanjx makaronix manĝx matricx menux misox modlx murbx nokx nudelx ovx panx poŝx raviolx risolx rulx spagetx tempurx tomatx vermiĉelx vitrx ĉokoladx