makzelo

*makzel/o

  1. [ZOOLOGIO] ĉiu el la du ostaj arkaĵoj de la buŝo de la vertebruloj, en kiuj estas fiksataj la dentoj, kaj kiuj servas por maĉi aŭ kapti manĝaĵon: li trovis freŝan makzelon de azeno [...] kaj mortigis per ĝi mil homojn (X); supra, malsupra makzelo.
  1. [TEKNIKOJ] La efika aperturo de kalibrilo, boltilo ks.
  • makzeloj
    [ANATOMIO] La tuto de la maĉaparato de la homo: la skeleto de la makzeloj konsistas el tri ostoj, du supraj aŭ maksiloj, unu malsupra aŭ mandiblo; brido estos sur la makzeloj de la popoloj (X); (f) la makzeloj de tenajlo.
    vango.
  • senmakzeluloj
    [ZOOLOGIO] Superklaso (Agnatha) de vertebruloj sen ostaj makzeloj; nun vivantaj g-oj estas nur petromizo kaj miksino.

    makzelo


    Iel rilatitaj:

    bekx dentx fiŝx insektx korpx ostx ĉukx