medolo

medol/o (4)

  1. [ANATOMIO] (medulla) Pulpeca mola substanco, pli-malpli grasa, pli-malpli sangabunda, entenata en ĉiuj kavaĵoj de la osta histo: ruĝa medolo de feto kaj infano, flava medolo de maturulo, griza medolo de maljunulo; (f) havi medolon en la ostoj (Z) (esti energia kaj kuraĝa); tiri la medolon (kernan esencon, plejan gravaĵon) de iu teorio, verko.
    kerno, suko.
  1. (evi) = mjelo.
  1. Interna parto de organo, kontraste al ĝia kortiko: medola substanco de la surrena glando.
  1. a) [BOTANIKO] (pp vaskulplantoj) La centra, mola, parenkima parto de tigo aŭ de radiko, ĉirkaŭita de cilindro el vaskulfaskoj: la spongeca medolo de sambuko; medola radio.

b) [BOTANIKO] (pp algoj kaj likenoj) La interna parto, ĝenerale maldensa, de organo, kontraste al ĝia kortiko.
  • medolito
    [MEDICINO] Inflamo de la osta medolo.
  • medolektomio
    [MEDICINO] Desekco de la medola histo (pp la surrena glando).
  • medol (o)patio
    [MEDICINO] Kn de la afekcioj de la osta medolo. [VIDU] mjelopatio.
  • ostomedolito
    [MEDICINO] Samtempa inflamo de osto kaj medolo.

    medolo


    Iel rilatitaj:

    arbx cerbx dentx korpx legomx ostx