ĉemento
ĉement/o
- [ ANATOMIO] Malmola substanco, formanta la eksteran tavolon de la dentoradikoj. [VIDU] dentino.
- [TEKNIKOJ] Produkto, kiu, varmigate en kontakto kun metalo, malmoliĝas ties supraĵon.
ĉementi (tr)
Varmigi metalan pecon en kontakto kun ĉemento, por akirigi al ĝi apartajn ecojn per difuzado de la eroj de la ĉemento en la supraĵajn tavolojn de la metalo: ĉementita stalo; ĉementado de ŝtalo per karbono; likva, gasa ĉementado; ĉementado per nitrogeno, per kromo ktp.
Iel rilatitaj:
ANATOMIO
cementx
dentinx
dentx