histo

hist/o

[ANATOMIO] En organismo, tuto de la ĉeloj, havantaj unu saman funkcion kaj saman formon: epitelia, sekrecia, kuniga, kartilaga, osta, nerva, muskola histo; [BOTANIKO] ŝajnhisto (ĉe talofitoj, i.a. fungoj kaj algoj).
  • hista
    Rilata al histo: [ZOOLOGIO] hista animalo (histohava animalo; SIN. metazoo, plurĉela animalo).
  • kuniga histo
    [ANATOMIO] Konektivo.
  • histogenezo
    [BIOLOGIO] Formiĝo kaj disvolviĝo de la histoj.
  • histologo
    Sciencisto, kiu studas histologion.
  • histologio
    Scienco pri la histoj.
  • paleohistologio
    Scienco pri la fosiliaj histoj.

    histo


    Iel rilatitaj:

    abscesx adstringx albumenx anoksix aponeŭrozx blastemx celulx dentinx dentx haŭtx korpx ostx ĉelx ŝtofx