injekti

injekt/i (tr) (8)

  1. [MEDICINO] Enŝprucigi likvon aŭ gason en naturan aŭ patologian kavon, en vaskulon aŭ histon: injekti la duonon de la ampolo en la muskolon; injekti morfinon al agonianto.
  1. [TEKNIKOJ] Enŝprucigi likvon, vaporon ks: injekti kreozoton en lignon, por malhelpi la putron; injekti mazuton en kaldronon.
  • injekto
    Ago, procedo de injektanto, aŭ la rezulto de tiu ago: envejna injekto de kalcio; injekto de betono sur la fundamenton de ŝanceliĝanta konstruaĵo.
  • injektaĵo
    La injektata substanco.
  • injektilo
    1. [MEDICINO] Malgranda pumpilo el vitro, por injekti injektaĵon, aŭ por elsuĉi sangon aŭ alian organisman likvon. [VIDU] Pravazo.
    1. [TEKNIKOJ] Aparato por injekti: elektronika injektilo.

    injekti

    Esprimoj:


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    @injekto, injektaĵo, injektilo,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    En ŝprucigi per speciala ilo likvaĵon sub la haŭton, en vejnon, muskolon aŭ kavon de la korpo
    patologio
    ampolo
    kuracilo

    Rilatitaj vortoj:

    medicino

    Iel rilatitaj:

    ampolx dentx kuracx medicinx patologx vejnx ŝprucx