kisi

*kis/i (tr)

  1. Alpremi la lipojn al io, por esprimi respektan amon aŭ admiron: vere, ekkriis la sinjoro (al la libristo), mi havis deziron desalti de la seĝo kaj kisi vin por tio! (Z); alproksimiĝu kaj kisu min, mia filo (Z); Johano kisis la manon al la bona maljuna reĝo (Z); bonan matenon, fraŭlino, mi kisas al vi la manon! (Z); oni poste simple kisas al si la manon, kiam oni ĝin (cigaredon) elfumis (Z); ŝi kisis nin sur la frunto (Z); ĝi kisis ĝin sur la fermitaj okuloj (Z); Evelino kisis Marion sur ambaŭ vangoj (Z); pie kisi krucifikson; kiu mordi ne povas, kisi (flati) ekprovas (Z); la popolamaso kisas la teron, kiam ĝi lin renkontas (Z); (f) justeco kaj paco sin kisas (reciproke).
  1. Kontakti sammaniere per la erotogena buŝmukozo, por atingi seksan plezuron: viglaj knabinoj kaj gajaj junuloj kantas kaj sin kisas (Z) (unu la alian); ŝi kisis lin kun senhonta vizaĝo (X); li kisu min per kisoj de sia buŝo! (X); lasu min kisi viajn mamojn (B).
  1. (f) Milde, delikate tuŝeti: la branĉoj kisas la klaran spegulon de la akvo (Z); la lastaj radioj de la suno silente kisis la supron de la montoj; supraĵe, kiel akvon kisanta hirundo (G).
  • kiso
    Ago de tiu, kiu kisas:
    1. la dolĉaj kisoj de la infana buŝo (Z); al tiu floro, kiu estas al li plej kara, li donas kison (Z); ricevi kison (Z); ĉu mi sendis kisojn per mia mano? (X); la knabo sendis al ĝi perfingran kison; premi kison sur ies vangon (Z); kiso antaŭ amaso estas kiso de Judaso (Z); salutu unu la alian per sankta kiso (N);
    1. ŝi plej ĝoje donis al li kison sur la buŝo (Z); liaj kisoj-paradiza ĝuo! (Z); ŝiaj varmaj kisoj lin vekis (Z); ordonita kiso havas guston maldolĉan (Z); malsata kis' la lipojn beke boras (K); longa, langa kiso, kiel de Pariso; ho lang-voraj kisoj, kisoj fraŭde fikaj (W); franca kiso (frandzo).
    1. (f) la arbaron jam tuŝis la flava kiso de aŭtuno (B).
  • kisadi
    Daŭre aŭ ripete kisi: tiam mia patrino kisadis min sur la frunto kaj kantadis (Z); ŝi kisadis liajn piedojn kaj ŝmiris ilin (N).
  • kisema
    ŝatanta kisadi.
  • kiseto
    Malgranda, rapida kiso: nur unu kiseton! (Z).
  • kisinda
    Vekanta la deziron pri kiso.
  • alkisi
    Kisi 3: la ondoj alkisas la kolonojn.
  • forkisi
    Forigi per kisado: ŝi forkisis al li la frostotremon (Z).
  • interkisi (ntr)
    Reciproke sin kisi.

    kisi


    Kovri iun per kisoj. Kovri, superŝuti iun per kisoj. Premi kison sur ies vangon. Ŝteli kisojn.
    buŝo korpo

    Iel rilatitaj:

    adiaŭ bekx buŝx edzx korpx langx