palato

*palat/o

[ANATOMIO] (palatum) La supera parto de la buŝinterno; ĝi estas volboforma kaj konsistas el la osta palato (palatum osseum), formita de la du palatostoj, kaj el la palata velo: mia lango algluiĝis al mia palato (X); ni baldaŭ kontentigos vian tikladon de la palato (Z) (manĝodeziron); ĉe stomako malsata ne kapricas palato (Z).
  • palata
    Rilata al la palato: la palata velo; palata konsonanto (palatalo).
  • palatito
    [MEDICINO] Buŝinflamo, limigita al la palato.
  • palatosto
    [ANATOMIO] Unu el la paraj ostoj (os palatinum) formantaj ĉefe la palatan volbon.

    palato


    Iel rilatitaj:

    buŝx korpx molx