stomo

stom/o


[BOTANIKO] Organo en formo de buŝosimila aperturo, troviĝanta multnombre en la epidermo de la vaskulplantoj kaj de iuj briofitoj, konsistanta el du, malofte tri stomaj ĉeloj, ĉirkaŭantaj malfermaĵon (
ostiolo), kaj eventuale el kelkaj aliaj ĉeloj: stomoj rolas en la interŝanĝoj de gasoj kaj akva vaporo inter la klorofilaj histoj kaj la atmosfero; stoma ĉelo (ĉiu el la specialaj ĉeloj, ĝenerale duopaj kaj lipformaj, ĉirkaŭantaj la ostiolon de stomo; SIN. lipĉelo); substoma kamero (senĉela spaco tuj sub la stomo).
stigmo, stomato.

stomo


Iel rilatitaj:

buŝx