aperturo

  • [KOMUNUZO] Tiu malplena loko kiu ebligas eniĝi aŭ eliĝi el korpo, maso, objekto ks: gardu la aperturon de via buŝo (X); alrulu grandajn ŝtonojn al la aperturo de la kaverno (X); la fenestra aperturo fermiĝis (Z); aperturo de sako (Z), de tubo, de puto (Z); aperturo por la kapo en mezo de tuniko (Z).
    mal·fermaĵo, fendo, faŭko.
  • kloakaperturo
    Putforma ŝakto, ordinare vertikala, tra kiu laboristo povas malsupreniri en kloakon, k kies supron fermas gisa diskego aŭ plato.
    kloakfaŭko.
    truo

    Iel rilatitaj:

    ajutx anusx apertx atrezix buŝx faŭkx fendx fenestrx fermx jupx kavernx kloakx nazx trux ŝaktx