sorĉi

*sorĉ/i (tr)

  1. Fari ritan agon, per kiu oni klopodas influi ies sanon, sorton ks, per la helpo de supernaturaj fortoj: sorĉi iun beston (B); la pudelo estis sorĉita; li minacis sorĉi la tutan gregon; li sorĉis min sovaĝa urso (B); (abs) li ne trovis rimedon, kaj tial li devis sorĉi (Z).
    envulti.
  1. (f) Ravi per ia neracia, nerezistebla logo: la belulino sorĉis ĉiujn per sia ĉarma rideto (B); ili estis sorĉitaj de tiu elokventeco.
  • sorĉo
    1. Procedo, uzata por sorĉi kaj ties rezulto: ŝi sciis, ke sur la terura infano kuŝas sorĉo (Z); terura sorĉo estas sur ĝi (Z); kanto, kiu povus forigi la sorĉon (Z); tie la sorĉo dissolviĝos (Z); (malfeliĉoj) trafos vin, malgraŭ viaj multaj sorĉoj, malgraŭ la granda forto de viaj magiaĵoj (X).
      sorĉarto.
    1. Nekomprenebla, nerezistebla allogo: la sorĉo de la formo lin senprudentigis (Z).
  • sorĉa
    Tia, ke ĝi sorĉas: en la vino troviĝis ia sorĉa forto (Z); per ia sorĉa povo li sin aliformigis; (f) la sorĉa rapideco de la lumo.
  • sorĉe
    Per sorĉo: li sorĉe plenigis la tutan fornon per rostaĵo, fiŝo kaj kuko (Z); (f) grandaj, sorĉe ridetantaj okuloj.
  • sorĉado
    Uzado de sorĉoj: se li ne povis tion havi simple, li prenis ĝin per sorĉado (Z).
  • sorĉaĵo
    Konkreta rezulto de sorĉo: kun sia abomeninda sorĉaĵo ŝi tie sidas! (Z); pensante, ke nova pereiga sorĉaĵo blindigas liajn okulojn (Z); (f) trans stepoj kaj montoj la flugila penso ekrapidis al la malproksima okcidento, montrante al mi verajn sorĉaĵojn (B).
  • sorĉist (in)o
    1. Homo sperta en sorĉado: sorĉisto, potenca en la sekreta arto (Z); la sorĉistoj ne povis teni sin antaŭ Moseo (X); sed tiel same faris la sorĉistoj de Egiptujo per siaj sorĉoj (X),
      ŝamano, divenisto, magiisto.
    1. En mezepokaj kristanaj landoj, homoj-plej ofte virinoj-, kiujn oni akuzis pri kulto al Satano kaj sorĉado per ties helpo: la veturo de la sorĉistinoj sur balaila bastono (Z); ŝi ekvidis rondeton da malbelaj sorĉistinoj, kiuj [...] fosis en la freŝajn tombojn (Z); tiam oni forbruligis la sorĉistinojn; [BOTANIKO] balailo de sorĉistinoj (SIN. fefasko).
  • desorĉi
    Forigi la sorĉon.
  • elsorĉi
    Eligi per sorĉo: el la citrolo la feino elsorĉis belan kaleŝon; (f) mirindan mondon da tonoj li elsorĉis el sia instrumento (Z).
  • ensorĉi
    1. Enmeti per sorĉo: li malfermis la fornon, kie li ekvidis bonegajn manĝaĵojn, kiujn lia edzino tie kaŝis, sed pri kiuj li pensis, ke la sorĉisto tien ilin ensorĉis (Z).
    1. (f) Sorĉi 2: iliaj ĉarmaj trajtoj de vizaĝo strange ensorĉas niajn korojn (Z); dolĉa ensorĉanta voĉo (Z); li estis ensorĉita de tiu mirinda apero.
  • ensorĉiteco
    Stato de iu, io ensorĉita: kun tio malaperis la tuta ensorĉiteco (Z).
  • prisorĉi
    Sorĉi 1: la malbela rano kun la prisorĉita korpo (Z).
  • rigardsorĉi
    Sorĉi per malica rigardo. [VIDU] malicokula.
  • transsorĉi
    Transformi per sorĉo.

    sorĉi


    Esprimoj:

    Lian sinjoron oni sorĉisrano (ŝanĝis al rano) .
    Ili estas sorĉitajde tiu ideo.
    Niaj saĝuloj ... lasis sin sorĉ
    i per lia elokventeco.
    N
    i ne povis disiĝi de tiu sorĉanta vidaĵo. dolĉa, ensorĉanta voĉo.
    la pudelo estis sorĉita.
    Li minacis sorĉi la tutan gregon
    .
    Li sorĉis min sovaĝa ursoB.
    Li ne trovis rimedon, k tial li devis sorĉiZ
    La belulino sorĉis ĉiujn per sia ĉarmaridetoB.
    Ili estis sorĉitaj de tiu elokventeco.
    Ŝi sciis, ke sur la terura infano kuŝas sorĉoZ.
    Terura sorĉo estas sur ĝiZ.
    Kanto, kiu povus forigi la sorĉonZ.
    Tie la sorĉo dissolviĝos
    Z.
    [Malfeliĉoj] trafos vin, malgraŭ viaj multaj sorĉoj, malgraŭ lagranda forto de viaj magiaĵoj.
    En la vino troviĝis ia sorĉa fortoZ.
    Per ia sorĉa povo li sin aliformigis
    . ( f)
    La sorĉa rapideco de la lumo
    .
    Li sorĉe plenigis la tutan fornon perrostaĵo, fiŝo k kukoZ. ( f)
    Grandaj, sorĉe ridetantaj okuloj
    .
    Se li ne povis tion havi simple, li prenis ĝin per sorĉadoZ.
    Kun sia abomeninda sorĉaĵo ŝi tie sidas!Z.
    Pensante, ke nova pereiga sorĉaĵo blindigas liajn okulojn
    Z.
    Trans stepoj k montoj la flugila penso ekrapidis al lamalproksima okcidento, montrante al mi verajn sorĉaĵojnB.
    Sorĉisto, potenca en la sekreta artoZ.
    La sorĉistoj ne povis teni sin antaŭ MoseoX.
    Sed tiel same faris la sorĉistoj de Egiptujo per siaj sorĉoj
    X. 
    La veturo de la sorĉistinoj surbalaila bastonoZ.
    Ŝi ekvidis rondeton da malbelaj sorĉistinoj, kiuj
    […] fosisen la freŝajn tombojnZ.
    Tiam oni forbruligis la sorĉistinojn.
    Balailo de sorĉistinoj
    .
    El la citrolo la feino elsorĉis belan kaleŝon. ( f)
    Mirindan mondon da tonoj li elsorĉis el siainstrumentoZ.
    Li malfermis la fornon, kie liekvidis bonegajn manĝaĵojn, kiujn lia edzino tie kaŝis, sedpri kiuj li pensis, ke la sorĉisto tien ilin ensorĉisZ.
    Iliaj ĉarmaj trajtoj de vizaĝo strange ensorĉas niajn korojnZ.
    Li estis ensorĉita de tiu mirindaapero.
    Kun tio malaperis la tuta ensorĉitecoZ.


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    sorĉo, sorĉa, sorĉe, sorĉado, sorĉaĵo, sorĉist(in)o, desorĉi,elsorĉi, ensorĉi, ensorĉiteco, prisorĉi, rigardsorĉi, transsorĉi,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    supernatura
    malica

    magio

    ŝamano, divenisto, magiisto

    envulti
    ĉarmegi
    pasie logi

    ravi

    Rilatitaj:

    diablo, Satano
    fefasko (balailo de sorĉistino)

    diablo (fantomo, spirito, mortinto). ensorĉi (ĉarmegi, pasie logi). Mirigan mondon de tonoj li elsorĉis el sia instrumento. sorĉa (mirinda, supernatura, malica, efika). sorĉisto (aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto,sonĝklarigisto). sorĉotruko.


    agrabla. danĝero. diri. fabelo. gaja. influi. magio mitologio. muziko. religio. sankta. spirito.

    Eble rilatitaj:

    malicx, sonĝx,

    Eble rilatitaj:


    Iel rilatitaj:

    Circx Satanx agrablx amuletx artx diablx divenx envultx fex logx magix malicx ravx ĉarmx ŝamanx