gracia

*graci/a

  1. Plaĉa pro ia diskreta, senpena kaj senpeza harmonio en la movoj, gestoj aŭ sinteno: gracia knabino (B); la gracia virina figuro, kiu sidis en la ombro (Z); graciaj lipoj (Z); la gracia kolo de la cigno leviĝis (Z); ŝi eliris per gracia paŝado; ŝi montris, per gracia klino de la kapo, ke [...] (Z); (analoge) gracia danco, solo.
    ĉarma, facila.
  1. Svelta: persono ne bela kaj tute ne bonstatura, tamen sufiĉe gracia, kiel preskaŭ ĉiu Varsovianino (Z); tali' gracia, sed senproporcia! (G); la graciaj turpintoj de la preĝejo (Z).
  • gracie
    En gracia maniero: gracie prezenti tason al gasto; la simioj forkuris lerte kaj gracie (B); (ironie) li saltas gracie, kiel urso ebria (Z).
  • gracio
    Tio, kio estas gracia, rigardata en absoluta, abstrakta maniero: la gracio povas esti pli alloga eĉ ol la belo.
  • Gracioj
    [MITOLOGIO] Romanaj diinoj de la gracio: la tri gracioj (Z) (Aglaĵo, Eŭfrozino, Talio); (ironie) la vido de dormanta kuireja gracio (Z).
    Karisoj.
  • gracieco
    Plaĉeco, venanta de aparte facila rafiniteco de movoj, agoj, esprimoj aŭ manieroj: la gracieco de infana vizaĝo; la gracieco de la Rafaelaj Madonoj.
  • graciulino
    Knabino, virino gracia.
  • malgracia
    Montranta senharmoniajn proporciojn, formojn, movojn.
    kruda, plumpa.
  • sengracia
    Havanta nenian gracion: vi larĝe dismetas la piedojn ĉio sengracia! (G).

    gracix


    Iel rilatitaj:

    Aglajx agrablx ŝajnx