tenti

*tent/i (tr)

  1. (iu) Instigi iun al iu malpermesata ago, montrante ĝian allogon: ke Satano vin ne tentu, pro manko de sinregado (N); ŝi provis tenti sian gardiston, li restis fidela; vane vi tentas, mi ne konsentos (Z).
    provi.
  1. (io) Eksciti la deziron: malfermita kelo tentas al ŝtelo (Z); sprita vorto tentas, nenion atentas (Z); la juvelo forte ĝin tentis; kaj via tuta haŭto min ne tentus; tion vidante, oni estas tentata malestimi la homaron; rivereto, kiu tentis niajn soifajn gorĝojn (B).
  • tento
    Instigo al malbona ago: ŝi ne havis jam sufiĉe da forto, ke ŝi povu kontraŭstari al malhonora tento (Z); embuskantaj rampaĵoj de minacaj tentoj kaj mallumaj instinktoj (Z); cedi al tento; la historio pri la tento (provado) de Abraham (Z).
  • tenta
    Tia, ke ĝi tentas: tentaj perspektivoj.
  • tentanto
    Tiu, kiu tentas, k, speciale, la diablo.
  • tentiĝo
    Stato de iu, kiu estas tentata: la tentiĝo de Evo.

    tentx


    Iel rilatitaj:

    agrablx volx